La defaŭlta diff-programo de Git povus esti pli bona.
Legu plu el diff-highlight: pli bona diff por GitRaddle kiel respondo al Reddit
Raddle estas ĉi tie kiel respondo al la decidoj de la firmo Reddit kontraŭ la komunumo, kiu decidis ĉesi afiŝi sian fontokodon kiel libera programaro. Krome ĝi havas kelkajn privatecajn problemojn:
- La kuketoj de Reddit povas sekvi vin trans diversaj domajnoj.
- Ĉar Reddit troviĝas en Usono, la FBI prenis kaj povus repreni ĉiun informon, kiun ili volas.
La ĉefa kialo por la estigo de Raddle ŝajnas tamen esti la cenzurado kaj la forigo de kontoj de maldekstraj aroj, kiel klarigas la vikia paĝo "History" de Raddle.
Kio ŝanĝas Raddle rilate al Reddit?
Legu plu el Raddle kiel respondo al RedditEfektive validigi HTML-n
La lingvo HTML konformas kun la WHATWG-normo. Ĉar ĝi estas markolingvo, eraro en HTML ne kaŭzas, ke la paĝaro ceŝu funkcii, sed la retumilo ĝin montras kiel eble plej bone.
Havi erarojn en HTML estas problema, ĉar ĝi povas aperigi neatenditajn kaj malfacile reprodukteblajn erarojn, ĉefe kiam ili nur aperas en konkreta retumilo. Do estas necesega skribi validan HTML-n.
Tamen estas facile fari erarojn kaj ĝin pretervidi. Sekve oni rekomendas validigi la HTML-kodon, tio estas, trovi la erarojn kaj korekti ilin. Por tio ekzistas validiloj, kiuj generale simple montras erarojn. La plej ĝisdatigita kaj rekomendinda estas The Nu Html Checker. La W3C subtenas nodon de ĉi tiu validilo, kiu permesas al ni validigi HTML-dokumentojn en la retumilo, enigante URL-n, alŝutante dosieron kaj skribante la kodon en formularo. Ĉar ĉi tiu validilo estas libera programaro, vi povas instali ĝin facile en via komputilo.

La reta validilo bone funkcias, se vi nur devas validigi kelkajn
retejojn okaze, sed ĝi ne utilas por validigi tutan retejon. Por tio mi
rekomendas uzi la version de The Nu Html Checker, kiun oni plenumas en
terminalo. Ĝi troviĝas en la dosiero vnu.jar
(Java estas bezona).
Mi persone uzas la html5validator-pakon, ĉar mi laboras kun Python kaj ĝi ne signifas kroma dependaĵo. Por instali ĉi tiun pakon en GNU/Linukso-distribuo bazita sur Debiano oni nur devas plenumi...
sudo apt install default-jre
sudo pip3 install html5validator
Post la instalo havas ni programon kun la nomo html5validator, kiun ni povas plenumi en la terminalo:
html5validator index.html
Utilega argumento estas --root
, kiu permesas validigi ĉiujn dosierojn
en dosierujo, kaj en la dosierujo ene de la dosierujo..., tiel ĝis ĉiun
ĝi validigis. Mi uzas ĝin donante la kernan dosierujon de mia retejo,
validante tiel la tutan retejon en kelkaj sekundoj.
html5validator --root retejo/
Estas inde uzi ian kontinuan integriĝon por eviti plenumi mane la antaŭan komandon ĉiam, kiam vi ŝanĝas ion en la retejo. Por tio mi uzas GitLab CI. Tiel mi prizorgas ĉi tiun retejon kaj multajn aliajn sen HTML-eraroj kaj kiam mi rompas ion, mi rimarkas baldaŭ.

Komento
Nu, vi min petis,
jam do mi venis.