La stultaj QR-kodoj en restoracioj

Antaŭe kutimis iri al restoracio, legi la menuon kaj mendi: tiel simple. Nun multaj ejoj eĉ ne havas fizikan menuon; ili antaŭsupozas, ke la kliento havas «saĝtelefonon» kaj Interretan konekton. Se tio okazas, oni atendas, ke la kliento uzu la fotilon kaj skanu la QR-kodon, kiu kondukas al retejo, kiu ne respektas la privatecon, kutimas malfrue ŝarĝiĝi kaj, en multaj okazoj, estas malmulte ergonomia.

Ĝi estas malrendimeta, poluas pli

Ŝarĝi retejon kun bildoj el fora servilo, por ĉiu kliento, poluas. Per fizika menuo oni ne malŝparas elektron, la homoj povas daŭre reuzi la menuon... Se ne estas Interreto aŭ via baterio malplenas, kiel vi vidas la menuon per la QR?

Sen privateco

Kiam ni vizitas retejon, ni lasas ciferecan spuron. Se ni uzas la QR-kodojn por vidi la menuon, estas firmaoj, registaroj, ktp., kiuj povas scii je kioma preciza horo ni legis la menuon de preciza restoracio.

La klientoj ankaŭ perdas sian privatecon, kiam ili pagas per kreditkarto anstataŭ uzi kontantan monon, sed tio estas alia temo.

Pli bone sen QR

Mi ne havas «saĝtelefonon», nek mi ŝatas restoraciojn. Se mi manĝas en restoracio, mi petas la fizikan menuon. Se ili ne donas ĝin al mi, ili devas diri ĝin al mi, ĉar mi neniel povas skani la QR-kodon. La plejparto de la manĝaĵo de la restoracioj estas malsana, la laboristoj kutime estas ekspluatitaj, oni forĵetas multe da manĝaĵo, estas malmultaj veganaj opcioj, ktp. La restoracia industrio havas multe da problemoj. La uzado de la QR-kodo por la menuo estas nur unu paŝo pli al malbona direkto, sed pli facile batalebla neante uzi «saĝtelefonon» por skani stultan QR-kodon.

Kromnomoj por rapidigi laborojn en Bash

La kromnomoj utilas por alvoki komandon per alia nomo. La komando, al kiu oni aplikas kromnomon, funkcios kvazaŭ ĝi estus rekte alvokita. Ekzemple, se mi volas iri al patra dosierujo per la komando .., mi nur devas krei kromnomon en la terminalo per la jena komando: alias ..='cd ..'.

Verŝajne vi jam havas kelkajn kromnomojn kaj vi ne scias pri tio. Se vi plenumas alias, vi povos vidi la kromnomojn, kiuj jam estas difinitaj por vi. Ĉi tiuj kromnomoj troviĝas difinitaj en la .bashrc-dosiero, tie vi povas aldoni viajn proprajn kromnomojn (memoru reŝarĝi la agordaron de Bash, post kiam vi aldonis ilin, por ke vi povas ekuzi ilin sen restartigi la komputilon). Sed se vi volas aldoni multajn kaj volas distingi, kiuj estas viaj, rekomendindas havi ilin en aparta dosiero.

En la .bashrc-dosiero vi verŝajne trovos ĉi tiujn liniojn aŭ iujn similajn:

# Alias definitions.
# You may want to put all your additions into a separate file like
# ~/.bash_aliases, instead of adding them here directly.
# See /usr/share/doc/bash-doc/examples in the bash-doc package.

if [ -f ~/.bash_aliases ]; then
    . ~/.bash_aliases
fi

Ĉi tio signifas, ke ĉiufoje, kiam vi komencas Bash, la kromnomoj trovitaj en la dosiero ~/.bash_aliases estos ŝarĝitaj, se ili ekzistas. Se vi ankoraŭ ne havas ĉi tiun dosieron, kreu ĝin kaj aldonu kelkajn kromnomojn, kiuj helpu vin en via ĉiutaga laboro. Longtempe ili ŝparos al vi multege da tempo.

Sekve mi montras al vi kelkajn utilajn kromnomojn. Mi havas deponejon en https://notabug.org/jorgesumle/bash_aliases kun ĉiuj miaj kromnomoj, vidu ĝin kaj kopiu tiujn kromnomojn utilajn por vi.

alias ....='cd ../../..'
alias ...='cd ../..'
alias ..='cd ..'
alias install='sudo apt-get install'
alias search='apt-cache search'
alias update='sudo apt-get update && sudo apt-get upgrade'

Arba strukturo per CSS kaj HTML

Kelkfoje utilas prezenti datumojn per arba strukturo kiel tiu, kiun kreas la tree-programo. La tree-programo kreas eligon de arbo de dosierujoj kiel tiu ĉi:


✔ /var/www/html/Repos/Freak-Spot/freak-theme [master|✔] $ tree
.
├── static
│   ├── css
│   │   └── style.css
│   ├── genericons
│   │   ├── COPYING.txt
│   │   ├── genericons.css
│   │   ├── Genericons.eot
│   │   ├── Genericons.svg
│   │   ├── Genericons.ttf
│   │   ├── Genericons.woff
│   │   ├── LICENSE.txt
│   │   └── README.md
│   ├── images
│   │   ├── creativecommons_public-domain_80x15.png
│   │   ├── gnu-head-mini.png
│   │   └── questioncopyright-favicon.png
│   └── js
│       ├── functions.js
│       └── jquery-3.1.1.js
└── templates
    ├── archives.html
    ├── article.html
    ├── article_info.html
    ├── author.html
    ├── authors.html
    ├── base.html
    ├── category.html
    ├── index.html
    ├── page.html
    ├── pagination.html
    ├── period_archives.html
    ├── tag.html
    ├── taglist.html
    └── tags.html

6 directories, 28 files

Por prezenti la komandon tiel, kiel ĝi aperas en terminalo, mi uzis la HTML-etikedojn <samp> kaj <pre> (<pre><samp>eliro de tree</samp></pre>). Sed kio okazas, se mi volas inkludi ligilon aŭ uzi aliajn HTML-elementojn, aŭ CSS? Tiuokaze ni devas uzi CSS por montri la branĉan aspekton.

Legu plu el Arba strukturo per CSS kaj HTML

YouTube privatece per Piped

Same kiel Invidious, Piped disponebligas alian fasadon por YouTube, kiu liberas kaj respektas vian privatecon.

La avantaĝo de Piped estas, ke ĝi funkcias per SponsorBlock, do vi ne perdas vian tempon senvole vidante sponsoritajn partojn de videoj. Mi nur menciis la funkciojn, kiujn mi konsideras plej utilaj; en la projekta retejo estas pli detala listo.

YouTube-kanalo vidita per Piped

Kelkaj malavantaĝoj rilate al Invidious estas, ke ĝi ne permesas ordigi la videojn de kanalo laŭ iliaj malnoveco aŭ populareco, sed ĝi simple montras la lastajn videojn de la kanalo; ne estas butono por elŝuti videojn kaj aŭdaĵojn; ne eblas vidi filmeran bildeton per movado de la muŝo sur la templinion; ne aperas la videa bildeto, kiam vi konigas ligilon...

Vi povas ripetadi videojn, vidi komentojn, legi videajn priskribojn...
Legu plu el YouTube privatece per Piped

Eltondi el plurmedia dosiero per FFmpeg

Se vi nur volas redakti plurmedian dosieron por eltondi ĝian komencon, finon aŭ ambaŭ, la plej rapida maniero estas uzi FFmpeg. Oni povas instali FFmpeg-n en distribuoj bazitaj sur Debiano per sudo apt install ffmpeg.

Se ni volas forigi la 10 unuajn sekundojn de plurmedia dosiero, sufiĉas plenumi FFmpeg tiel:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 10 muzikaĵo2.mp3

Post -i oni specifas la dosieron, kiun ni volas redakti (muzikaĵo.mp3); 10 post -ss indikas la sekundojn, kiujn ni volas forigi; fine, oni specifas la nomon de la nova dosiero muzikaĵo2.mp3.

Se ni volas forigi kaj la komencon kaj la finon, ni povas aldoni la -to argumenton:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -to 04:10 muzikaĵo2.mp3

Post -to devas esti pozicio, en ĉi tiu ekzemplo la 4-a minuto kaj la 10-a sekundo (04:10). Ankaŭ eblas uzi -t, kiun oni uzus tiel por akiri la saman rezulton:

ffmpeg -i muzikaĵo.mp3 -ss 15 -t 235 muzikaĵo2.mp3

-t indikas, ke estos registrita ĝis post 235 sekundoj sur novan dosieron. Tiuokaze tiuj 235 novaj sekundoj estos registritaj post preterpasi la 15 unuajn sekundojn.